Boheľov

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Boheľov, hungare Bögellő estas malgranda vilaĝo en Slovakio en regiono Trnava, en distrikto Dunajská Streda.

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo. Dunajská Streda troviĝas 10 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1475. Ekde 1905 la lernejo ekfunkciis. En 1910 loĝis en la vilaĝo 336 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Pozsony, al distrikto de Dunaszerdahely. Ekde 1920 ĝi apartenis al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš ĝis 1948. En 2001 loĝis en la vilaĝo 359 da homoj, (351 hungaroj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]