Šoporňa

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Šoporňa, hungare Sopornya estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Trnava, en Distrikto Galanta.

Šoporňa troviĝas en la plej griza distrikto

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, ĉefvojo Trnava-Nitra (urbo) preteriras. Sereď troviĝas 8 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1251 en formo "Supurni". En 1910 loĝis tie 3631 da homoj, (3223 slovakoj, 326 hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Vágsellye. Poste ĝi iĝis parto de Ĉeĥoslovakio, dume inter 1938-1945 al Slovakio. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la slovakoj vivas en majoritato, apartenu al sendependa Slovakio. La vilaĝo tiam situis laŭ la nova landolimo. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 4 122 da homoj (4058 slovakoj, 26 hungaroj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En la vilaĝo naskiĝis hungara poeto Andor Peterdi.