Andor Peterdi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Andor Peterdi
Persona informo
Naskiĝo 28-an de majo 1881 (1881-05-28)
en Šoporňa
Morto 27-an de marto 1958 (1958-03-27) (76-jara)
en Budapeŝto
Tombo Fiumei Street Cemetery [#]
Familio
Edz(in)o Zseni Várnai [#]
Idoj Q28962207Gábor Peterdi [#]
Profesio
Profesio ĵurnalisto • poeto • tradukisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Andor PETERDI, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Peterdi Andor estis hungara poeto, tradukisto, ĵurnalisto, membro de Societo Petőfi (1916). Lia filo estis Gábor Peterdi.

Andor Peterdi naskiĝis la 28-an de majo 1881 en Hungario, en Sopornya (nuntempa Šoporňa en Slovakio). Li mortis la 27-an de marto 1958 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Andor Peterdi frue eklaboris en Budapeŝto kiel bakisto kaj buĉisto. Baldaŭe li frekventis aktoran lernejon kaj tiutempe jam poemadis kaj aperis lia debuta poemlibro. En 1905 li iĝis ĵurnalisto, li verkis precipe al ĵurnaloj Népszava kaj Erdély. En 1909 li edziĝis al Zseni Várnai. Inter la mondomilitoj li okupiĝis pri komercado de artaĵoj. En 1942 li aliĝis al kontraŭnazia movado. Post la 2-a mondmilito li estis malsana, tial li ne verkadis.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Szívem (Mia koro) 1904
  • Új versek (Novaj poemoj) 1906
  • tradukitaj poemoj de Émile Verhaeren 1917
  • Őszi szélben vadmadár 1936
  • Üzenet (Mesaĝo) - elektitaj poemoj 1905 – 1955; eldonita en 1957

Fontoj[redakti | redakti fonton]