Šaľa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Šaľa
hungare: Vágsellye, germane: Schelle
urbo
Kastelo en Šaľa
Blazono
Oficiala nomo: Šaľa
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Nitra
Distrikto Distrikto Šaľa
Historia regiono Supra Hungarujo
Rivero Váh
Situo Šaľa
 - alteco 118 m s. m.
 - koordinatoj 48° 09′ 01″ N 17° 52′ 39″ O / 48.15028 °N, 17.87750 °O / 48.15028; 17.87750 (mapo)
Areo 44,967 km² (4 496,7 ha)
Loĝantaro 23 860 (31.12.2009)
Denseco 530,61 loĝ./km²
Unua skribmencio 1002
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 927 01
Telefona antaŭkodo +421-31
Aŭtokodoj SA
NUTS 504025
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Nitra
Situo enkadre de Regiono Nitra
Situo enkadre de Regiono Nitra
Vikimedia Komunejo: Šaľa
Retpaĝo: www.sala.sk
Portalo pri Slovakio

Šaľa, hungare Vágsellye, germane Schelle estas urbo en Slovakio.

Piediranta zono en Šaľa

Situo[redakti | redakti fonton]

Šaľa situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Váh (kun pontoj), laŭ fervojo Budapeŝto-Vác-Bratislava, laŭ flankovojoj. La plej proksima urbo estas Galanta, kiu troviĝas 10 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni trovis restaĵon de Neandertala homo, keltoj, slavoj, avaroj, kiuj uzis la vadejon tra la rivero. Antaŭ la hungaroj Grandmoravia regno formiĝis. La unua mencio pri la komunumo okazis en formo terra Wag el 1005. Tiutempe la kampoj apartenis al episkopejoj PannonhalmaEger. Tie estis komerca vojo Via Bohemica al Bohemio. En 1522 la komunumo ricevis privilegiojn kaj en 1536 reĝo Ferdinando la 1-a nomumis ĝin kampurbo. Episkopo Péter Pázmány ofte estis en la urbo. La turkoj havis la urbon inter 1663-1686. En 1692 la urbeto akiris rajton pri foiro. Dum liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a suferis multe la loĝantaro. En 1849 laŭ la rivero okazis batalserio, kie fine la hungaroj retiriĝis. Pro la militado okazis ĥolero. La fervojo en 1850 ekfunkciis.

En 1910 loĝis en la urbo 3812 da homoj (3489 hungaroj kaj 286 slovakoj). Ĝis 1919 ĝi apartenis al Nyitra (reĝa departemento), kie estis distriktejo nur dum mallonga tempo. En la 7-a de januaro 1919 la ĉeĥa armeo okupis la urbon, sekve ĝi apartenis al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la urbo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito multe da hungaroj estis deportitaj al Sudetoj. La restaĵo iĝis senrajta laŭ Dekretoj de Beneš.

En 1958 kemia kombinato pri Duslo konstruiĝis. Laŭ la plej freŝaj informoj loĝis en la urbo 24 564 da homoj, grandparte slovakoj. En 1960 la iama Vágvecse aliĝis al Šaľa.

Domo de popola loĝado - muzeo

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]