Ondrejovce

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ondrejovce, hungare Barsendréd estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Levice.

Ondrejovce situas en la plej griza regiono
Preĝejo de Ondrejovce

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur deklivoj, laŭ flankovojoj. Levice troviĝas 16 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1260. Dum la historio formiĝis tie 3 vilaĝoj: Dereszlény, Granda kaj Malgranda Endréd. Ili unuiĝis en 1893. En 1910 loĝis tie 669 da homoj, (hungaroj en majoritato, slovakoj en minoritato). Ĝis 1919 ili apartenis al Bars, al distrikto de Léva, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝoj rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj estis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 459 da homoj (281 slovakoj kaj 164 hungaroj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En tiama Kisendréd (Malgranda Endréd) naskiĝis hungara juristo Tivadar Botka.

En tiama Nagyendréd (Granda Endréd) naskiĝis hungara János Balogh (politikisto).