Jacovce

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jacovce, hungare Jác estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Topoľčany.

Jacovce troviĝas en la plej griza parto

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Jacovce situas laŭ rojo, laŭ flankovojoj, kontaktiĝanta kun Tovarníky. Topoľčany troviĝas 4 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1255 en formo "Ieche". En 1787 vivis tie 334 homoj en 39 domoj. En 1910 loĝis en Jác 1102 homoj, (940 slovakoj, 103 hungaroj, 54 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Nagytapolcsány, poste al Ĉeĥoslovakio, inter 1938-1944 kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1942 la judoj deportiĝis. Inter 1944-1948 la vilaĝo unuiĝis kun Tovarníky. En 2001 loĝis en Jacovce 1787 homoj, (1767 slovakoj, 12 ĉeĥoj, unusola hungaro).

Nemesjác[redakti | redakti fonton]

Apuda vilaĝo Nemesjác (=nobela Jác) aperis en dokumento unuafoje en 1390. Tie longe nur nobeloj vivis. En 1828 vivis tie 128 homoj en 18 domoj. Meze de la 19-a jarcento Nemesjác aliĝis al Jác.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]