Semerovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Semerovo, hungare Komáromszemere estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Nové Zámky.

Semerovo situas en la 4-a regiono
Semerovo situas en la bluigita distrikto

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur malebenaĵo, laŭ ĉefvojo Šahy-Nové Zámky. La lasta troviĝas 15 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

Apud la vilaĝo la keltoj konstruis fortikaĵon, kiun poste ankaŭ la slavoj uzis. En 896 hungaraj triboj alvenis, kiuj fondis reĝlandon en 1000. La unua mencio pri la preĝejo kaj vilaĝo devenis el 1210 en formo Eccl. S. Michaelis de villa Scemera. La turkoj faris senhoma la vilaĝon, poste slovakoj alvenis. En 1910 loĝis tie 1128 da homoj (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Komárom (reĝa departemento), al la distrikto de Udvard. Poste la vilaĝo iĝis parto de Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo retiriĝis al Hungario. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj regionetoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. La judoj estis deportitaj en 1944. Post la 2-a mondmilito la hungaroj senrajtiĝis laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 1308 da homoj (1249 slovakoj, 37 hungaroj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]