Babindol

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Babindol, hungare Babindal estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Nitra. Ĝis 1899 la oficiala hungara nomo estis Bábindal. La nomo signifas slave: valo de virino.

Babindol situas en la plej griza distrikto

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo. Nitra (urbo) troviĝas 12 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1271 en formo Babyndal. La kampoj apartenis al diversaj bienuloj. En 1910 loĝis tie 390 da homoj, (hungaroj en majoritato, slovakoj en minoritato). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Nyitra, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo situis ĉe la nova landolimo, ĉe la slovaka flanko. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. Kolĥozo formiĝis en 1950, kiu iĝis ŝtata bieno en 1961. En 2001 loĝis tie 671 da homoj, (460 slovakoj, 204 hungaroj).