Podhájska

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Podhájska, hungare Bellegszencse estas baneja vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Nové Zámky.

Podhájska situas en la 4-a regiono
Podhájska situas en la bluigita distrikto

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur deklivoj, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Levice-Šurany. La lasta troiĝas 20, Levice 26, Nové Zámky 28 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la loko devenis el 1075. Dum la historio formiĝis 2 vilaĝoj Kisbelleg kaj Szencse (senĉe), kiuj unuiĝis en 1960. Ĝis 1919 la vilaĝoj apartenis al Hungario, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝoj rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj senrajtiĝis laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 1193 da homoj, (1177 slovakoj).

Vilaĝservoj estas infanĝardeno, baza lernejo, biblioteko, poŝto, kuracejo, futbalejo, vendejoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]