Horná Seč

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Horná Seč, hungare Felsőszecse estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Levice. La oficiala hungara nomo estis Kis-Szecse (=Malgranda Szecse) ĝis 1899.

Horná Seč situas en la plej griza regiono

Situo[redakti | redakti fonton]

la vilaĝo situas en valo, laŭ maldekstra bordo de Hron, laŭ ĉefvojo Levice-Vráble, laŭ fervojo Šurany-Levice. La lasta troviĝas 5 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis loĝata dum la frua bronzepoko. La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1355 en formo "Zedche et altera Zedche". En la 16-a jarcento la komunumo apartenis al la Turka Imperio. En 1910 loĝis tie 654 da homoj, plejparte hungaroj. Ĝis 1919 ili apartenis al Bars, al distrikto de Léva, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Tiam ĝi troviĝis laŭ la nova ŝtatlimo. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 480 da homoj (359 slovakoj kaj 111 hungaroj).

Vidindaĵo[redakti | redakti fonton]