Tajná

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tajná, hungare Tajnasári estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Nitra.

Tajná situas en la plej griza distrikto

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas en valo de rojo, laŭ traira flankovojo. Nitra (urbo) troviĝas 22 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1075. Dum la historio formiĝis 2 vilaĝoj: Tajna kaj Sári, kiuj fine unuiĝis. En 1910 loĝis tie 408 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Bars, al distrikto de Verebély, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Ĝuste tiu limo situis laŭ la nova ŝtatlimo. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 269 da homoj, (265 slovakoj).