Dulovce

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dulovce
municipo de Slovakio

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo 946 56
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 648  (2021) [+]
Loĝdenso 133 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 52′ N, 18° 16′ O (mapo)47.8666666718.26666667Koordinatoj: 47° 52′ N, 18° 16′ O (mapo) [+]
Alto 135 m [+]
Areo 12,38 km² (1 238 ha) [+]
Dulovce (Slovakio)
Dulovce (Slovakio)
DEC
Dulovce
Dulovce
Situo de Dulovce

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Dulovce [+]
vdr

Dulovce, hungare Újgyalla [Ujdjala] estas vilaĝo en Slovakio en regiono Nitra, en distrikto Komárno. La slovaka nomo estis Nová Ďala ĝis 1948.

Situo de Dulovce en Slovakio
Oficejo en Dulovce
Katolika preĝejo de Dulovce
Ĉefstrato de Dulovce

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Dulovce situas sur ebenaĵo, sed apude estas montetoj, laŭ traira flankovojo. Komárno troviĝas 18 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La plej frua trovaĵo devenis el la 12-a jarcento. Tiam ĝi estis ekstera bienocentro de Ógyalla. Baldaŭe formiĝis ankaŭ setlejo. En 1669 la turkoj detruis la komunumon. Ĥolero okazis en 1852.

En 1910 loĝis tie 1184 da homoj (plejparte hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Komárom (reĝa departemento), al distrikto de Udvard. La vilaĝo trovis sin en Ĉeĥoslovakio ekde 1920. Incendio okazis en 1929. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. En 1944 la germanoj okupis Hungarion, sekve la ciganoj estis deportitaj. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš, dume alvenis slovakoj el Hungario. La vilaĝo prenis novan nomon Dulovce en 1948. Dum la socialismo novaj lernejo, poŝto, paroĥo kaj kulturdomo konstruiĝis. Ĉiujare okazas renkontiĝo de eksterlandaj slovakoj. En 2001 loĝis tie 1868 da homoj, hungaroj en majoritato.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]