Tekovský Hrádok

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Koordinatoj: 48°10′01″N 18°33′05″E  /  48.16694°N, 18.55139°O / 48.16694; 18.55139 (Tekovský Hrádok)
Tekovský Hrádok
hungare: Barsvárad
municipo
Tekovský Hrádok kostol.jpg
Preĝejo en Tekovský Hrádok
Oficiala nomo: Tekovský Hrádok
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Nitra
Distrikto Distrikto Levice
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Tekov
Rivero Hron
Situo Tekovský Hrádok
 - alteco 154 m s. m.
 - koordinatoj 48°10′01″N 18°33′05″E  /  48.16694°N, 18.55139°O / 48.16694; 18.55139 (Tekovský Hrádok)
Areo 7,316066 km² (731,607 ha)
Loĝantaro 350 (31.12.2010)
Denseco 47,84 loĝ./km²
Unua skribmencio 1232
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 935 51
Telefona antaŭkodo +421-36
Aŭtokodoj LV
NUTS 502847
Situo enkadre de Slovakio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Nitra
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Regiono Nitra
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Tekovský Hrádok
Retpaĝo: www.tekovskyhradok.ocu.sk
Portal.svg Portalo pri Slovakio

Tekovský Hrádok, (hungare Barsvárad estas malgranda vilaĝeto en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Levice.

Situo kaj trafiko[redakti | redakti fonton]

Tekovský Hrádok situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Hron, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Štúrovo-Levice. La lasta urbo troviĝas 14 km. Apud la vilaĝo flughaveno funkcias.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis loĝata dum la neolitiko kaj bronzepoko, antaŭ la hungaroj slavoj vivis tie. La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1232 en formo "Warad". En la 14-a jarcento apude fondiĝis nova vilaĝo Újvárad (=Nova Várad), sed nomiĝis ankaŭ Felsővárad (=Supra Várad), tial la malnova nomiĝis Alsóvárad (=Suba Várad). En 1910 loĝis Suba Várad 316, en Supra Várad 219 da homoj, en ambaŭ plejparte hungaroj. Ĝis Traktato de Trianon ili apartenis al Bars, al distrikto de Léva, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝoj rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. En 1944 la vilaĝoj unuiĝis. Post la 2-a mondmilito la hungaroj estis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Tekovský Hrádok 326 da homoj (184 hungaroj kaj 139 slovakoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En la iama Alsóvárad naskiĝis hungara kuracisto József Török kaj Pál Török (episkopo).