Saltu al enhavo

Holiare

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Holiare
municipo de Slovakio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo 946 16 (pošta Bodza)
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 458  (2024) [+]
Loĝdenso 46 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 50′ N, 17° 49′ O (mapo)47.8277777817.81444444Koordinatoj: 47° 50′ N, 17° 49′ O (mapo) [+]
Alto 110 m [+]
Areo 9,884661 km² (98 8.4 661 ha) [+]
Holiare (Slovakio)
Holiare (Slovakio)
DEC
Situo de Holiare

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Holiare [+]
vdr
Preĝejo de Holiare
Vilaĝdomo de Holiare

Holiare, hungare Gellér estas malgranda vilaĝo en Slovakio en regiono Nitra, en distrikto Komárno.

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Komárno-Bratislavo. La plej proksimaj urboj estas Veľký Meder 6, Komárno 18 km-ojn for. La distrikto troviĝas inter Danubobranĉoj.

La vilaĝo estis loĝata dum la neolitiko, bronzepoko, ferepoko. Antaŭ la hungaroj avaroj kaj slavoj vivis tie. La unua mencio devenis el 1258, tiam estis 2 vilaĝoj: Supra kaj Suba Gellér apartenantaj al fortikaĵo de Győr. Post jardeko la vilaĝoduopo apartenis al fortikaĵo de Komárom. En la 16-a jarcento la loĝantoj iĝis luteranoj. Inundoj ofte okazis, ekzemple en 1862, 1876, 1899.

En 1910 loĝis en Suba Gellér 451, en Supra Gellér 180 da homoj, plejparte hungaroj. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Komárom (reĝa departemento), al distrikto Csallóköz, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. En 1940 la vilaĝoj unuiĝis sub nomo de Gellér. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. Inter 1971-1994 la vilaĝo administre apartenis al Bodza. En 2001 loĝis tie 424 da homoj (394 hungaroj kaj 19 slovakoj).

Vidindaĵo

[redakti | redakti fonton]
  • klasikisma kalvinana preĝejo de 1786 konstruita de 3 vilaĝoj Bogya, Supre Gellér kaj Suba Gellér, en 1841 trakonstruita