Bory (distrikto Levice)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Bory

Bory, hungare Bori estas malgranda vilaĝo en Slovakio en regiono Nitra, en distrikto Levice.

Bory situas en la plej griza distrikto, la ruĝo montras la distriktejon
Kalvinana preĝejo en Bory

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas en valo de rojo, fine de mallonga sakovojo. Levice troviĝas 12 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1135 en formo Bory. En 1910 loĝis tie 362 da homoj, (hungaroj en majoritato, slovakoj en minoritato). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Hont, al distrikto de Bát, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la loko rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. La vilaĝo troviĝis laŭ la nova landolimo. Post la 2-a mondmilito granda parto de la hungaroj estis deportitaj, la restintaj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 333 da homoj, (180 slovakoj, 152 hungaroj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Katolika preĝejo en Bory

Nomportanto[redakti | redakti fonton]