Nemečky

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nemečky, hungare Nemecske [nemeĉke] estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Topoľčany.

Nemečky troviĝas en la plej griza parto

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Nemečky situas sur deklivoj, laŭ rojo (kun akvorezervujo), fine de sakovojo. Topoľčany troviĝas 13 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis loĝata jam en la neolitiko. Dum la 7-a jarcento kaj 8-a jarcento slavoj vivis tie. La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1359 laŭ tiama hungara ortografio "Nemechke". En 1787 vivis tie 299 homoj en 44 domoj, en 1828 281 homoj en 40 domoj. En 1910 loĝis en Nemecske 366 homoj, (354 slovakoj, po 6 hungaroj kaj germanoj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Nagytapolcsány, poste al Ĉeĥoslovakio, inter 1938-1944 kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 loĝis en Nemečky 302 homoj, (ĉiuj slovakoj).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]