Nový Tekov

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nový Tekov, hungare Újbars estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Levice. La slovaka Nový kaj hungara Új signifas: nova.

Nový Tekov situas en la griza regiono
Preĝejo de Nový Tekov

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas en valo, laŭ dekstra bordo de Hron sen ponto, (kontraŭe troviĝas Starý Tekov), laŭ ĉefvojo Nové Zámky-Šahy. Levice troviĝas 12 km-ojn for. Marušová, hungare Marosfalva iama vilaĝo estas ekstera parto de Nový Tekov.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1075. En 1910 loĝis tie 1241 da homoj (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Bars, al la distrikto de Léva. Poste la komunumo iĝis parto de Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la komunumo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Tiam la vilaĝo situis laŭ la nova ŝtatlimo. Post la 2-a mondmilito la hungaroj senrajtiĝis laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 835 da homoj (692 slovakoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En la vilaĝo naskiĝis hungara orientalisto János Repiczky.