Starý Tekov

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Starý Tekov, hungare Óbars, germane Bersenberg, Altbarsch estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Levice.

Starý Tekov situas en la griza regiono
Blazono de Starý Tekov

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas en valo, laŭ maldekstra bordo de Hron sen ponto, (kontraŭe troviĝas Nový Tekov), laŭ traira flankovojo. Levice troviĝas 7 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis loĝata dum la neolitiko. La unua mencio pri la fortikaĵo castrum Bors devenis el 1075, pri la vilaĝo el 1156 en formo Bors. La fortikaĵo estas nomdonanto kaj samtempe centro de Bars. En 1331 la loko iĝis libera reĝa urbo havant defendomuron. La komunumo estis atakita fare de la husanoj en la 15-a jarcento, fare de turkoj post jarcento. En la 16-a jarcento formiĝis du komunumoj Granda kaj Eklezia Bars. En 1609 kalvinana koncilio okazis. En 1663 la turkoj tute detruis la vilaĝon. En 1705 ĝi iĝis kampurbo, kiun baldaŭe perdis. En 1910 loĝis tie 1632 da homoj (plejparte slovakoj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Bars, al la distrikto de Léva. Poste la komunumo iĝis parto de Ĉeĥoslovakio, inter 1938-1945 parto de Slovakio. Tiam la vilaĝo situis laŭ la nova ŝtatlimo. Post la 2-a mondmilito la hungaroj senrajtiĝis laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 1479 da homoj (1464 slovakoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]