Veľký Lapáš

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Veľký Lapáš, hungare Nagylapás estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Nitra. Iam la slovaka nomo estis Lapašské Ďarmoty.

Veľký Lapáš situas en la plej griza distrikto

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Levice-Nitra (urbo). La lasta troviĝas 6 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 6-a jarcento la loko apartenis al la Grandmoravia Regno. La unua mencio pri la loko devenis el 1113 en formo Lapas. Ekde la 15-a jarcento formiĝis 3 vilaĝoj: Granda kaj Malgranda Lapás kaj Gyarmat, kiuj unuiĝis, sed ekde 1990 ili denove estas 3 memstaraj vilaĝoj. En 1241 la tataroj detruis la vilaĝon. Post la mezepoko la loĝantoj suferis de la turkoj. En 1831 ĥolero, en 1882 incendio okazis. En 1910 loĝis tie 553 da homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Nyitra, poste al Ĉeĥoslovakio. Poste oni disdonis parcelojn el la grandbieno al la malriĉaj vilaĝanoj. Inter 1938-1945 la vilaĝo situis ĉe la nova landolimo ĉe la slovaka flanko. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 1133 da homoj, (1115 slovakoj).

Vidindaĵo[redakti | redakti fonton]

Ĝemelkomunumo[redakti | redakti fonton]