Domadice

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Domadice, hungare Dalmad estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Levice.

Domadice situas en la plej griza distrikto, la ruĝo montras la distriktejon

Ne miskomprenu kun vilaĝo Demandice en la sama distrikto!

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas en valo de rojo, laŭ traira flankovojo. Levice troviĝas 15 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis loĝata dum la frua bronzepoko. La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1138 en formo "villa Dalmadi". En 1910 loĝis tie 501 da homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Hont, al distrikto de Bát, poste al Ĉeĥoslovakio, fine al Slovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo situis laŭ la nova landolimo en la slovaka flanko. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 266 da homoj, (251 slovakoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]