Kalná nad Hronom

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Kalná nad Hronom, hungare Kálna estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Levice. Iam la hungaroj uzis la vilaĝonomon Garamkálna.

Kalná nad Hronom situas en la plej griza regiono
Panoramo de Kálna nad Hronom

Situo[redakti | redakti fonton]

la vilaĝo situas en valo, laŭ dekstra bordo de Hron, laŭ ĉefvojoj Želiezovce-Zvolen kaj Levice-Vráble, laŭ fervojo Levice-Šurany, fine estas industria fervojo al Mochovce. Levice troviĝas 8 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1209. La kampoj apartenis al abatejo. En 1613 la turkoj okupis la vilaĝon. Iam formiĝis 2 vilaĝoj Granda kaj Malgranda Kálna. En 1910 loĝis en Malgranda Kálna 471, en Granda Kálna 1025 da homoj, en ambaŭ plejparte hungaroj. Ĝis 1919 ili apartenis al Bars, al distrikto de Léva, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 2073 da homoj (1577 slovakoj, 335 slovakoj, 116 ciganoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • baroka katolika preĝejo de 1773
  • kalvinana preĝejo de 1806
  • tombeja kapelo
  • monumento pri falintoj dum la mondomilitoj