Šarkan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Šarkan en la blua regiono
Šarkan en la blua distrikto

Šarkan, hungare Sárkányfalva estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Nové Zámky.

Situo[redakti | redakti fonton]

la vilaĝo situas sur mildaj deklivoj, laŭ traira flankovojo. Štúrovo troviĝas 16 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1247. En 1910 loĝis en la vilaĝo 419 da homoj, plejparte hungaroj. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Esztergom (reĝa departemento), al distrikto de Párkány, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj estis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 350 da homoj (300 hungaroj, 37 slovakoj).

Vidindaĵo[redakti | redakti fonton]