Malé Chyndice

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Malé Chyndice, hungare Kishind estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Nitra. Malé kaj Kis signifas: malgranda. La hungaroj uzis ankaŭ la nomon Felsőhind (=Supra Hind).

Malé Chyndice situas en la plej griza distrikto

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, Žitava preterfluas, fine de mallonga sakovojo. Nitra (urbo) troviĝas 18 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1264 en formo Hind, kiu estis komunumo de reĝaj fiŝistoj. Dum la historio formiĝis 2 vilaĝoj Granda kaj Malgranda Hind. En 1545 fiŝista lago troviĝis apud la vilaĝo. En 1584 la turkoj faris senhoma la setlejon. En 1910 loĝis tie 393 da homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Nyitra, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo situis ĉe la nova landolimo, ĉe la slovaka flanko. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 383 da homoj, (370 slovakoj).

Vidindaĵo[redakti | redakti fonton]