Solčany

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Solčany, hungare Szolcsány [solĉAnj] estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Topoľčany.

Solčany troviĝas en la plej griza parto
Panoramo de Solčany

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Solčany situas sur ebenaĵo laŭ 2 rojoj (Nitra (rivero) preterfluas), laŭ flankovojoj. Topoľčany troviĝas 3 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis loĝata jam dum la neolitiko, poste dum erao de Grandmoravia Regno. La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1113 en formo "Celsan". Komence la kampoj apartenis al la reĝoj. Post la mezepoko la turkoj trifoje disrabis la vilaĝon. En 1787 vivis tie 684 homoj en 88 domoj, en 1828 815 homoj en 117 domoj. Tiutempe Szolcsány havis la titolon kampurbo. En 1831 sukerofarejo ekfunkciis, tiam la plej granda en Hungarujo. Baldaŭe ĝi iĝis brandofarejo. En 1910 loĝis en Szolcsány 1375 homoj, (1295 slovakoj, 51 germanoj, 29 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Nagytapolcsány, poste al Ĉeĥoslovakio, inter 1938-1944 kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 loĝis en Solčany 2489 homoj, (2475 slovakoj, 6 ĉeĥoj, 3 hungaroj kaj aliaj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famaj nomportantoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]