Keť

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Keť
hungare: Kéty
municipo
Oficiala nomo: Keť
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Nitra
Distrikto Distrikto Levice
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Tekov
Rivero Ketský potok
Situo Keť
 - alteco 155 m s. m.
 - koordinatoj 47° 57′ 59″ N 18° 34′ 05″ O / 47.96639 °N, 18.56806 °O / 47.96639; 18.56806 (mapo)
Areo 19,649831 km² (1 964,98 ha)
Loĝantaro 676 (31.12.2010)
Denseco 34,4 loĝ./km²
Unua skribmencio 1295
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 935 64
Telefona antaŭkodo +421-36
Aŭtokodoj LV
NUTS 502472
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Nitra
Situo enkadre de Regiono Nitra
Situo enkadre de Regiono Nitra
Retpaĝo: www.ket.ocu.sk
Portalo pri Slovakio

Keť (hungare Kéty) estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Levice. La historiaj nomoj estis hungare: Kéty, slovake: Kvetná.

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas en valo de rojo, laŭ traira flankovojo. Levice troviĝas 42 km for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1295 en formo "Gyefy". La kampoj longe apartenis al ĉefepiskopejo de Esztergom. La turkoj faris senhoma la vilaĝon. En 1910 loĝis tie 1221 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Esztergom (reĝa departemento), al distrikto de Štúrovo, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝoj rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj estis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 703 da homoj (655 hungaroj, 45 slovakoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]