Štitáre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Štitáre, hungare Alsócsitár estas iama vilaĝo, nun ekstera urboparto de Nitra (urbo) en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Nitra. Laŭ la hungara nomo slovake la nomo estas Dolné Štitáre, sed la hungaroj uzas ankaŭ la mallongan formon Csitár.

Štitáre situas en la plej griza distrikto

Situo[redakti | redakti fonton]

La loko situas sur malebenaĵo, laŭ flankovojoj, ĉefvojo Nitra (urbo)-Zvolen. Nitra (urbo) troviĝas 6 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1910 loĝis tie 447 da homoj, (hungaroj en majoritato, slovakoj en minoritato). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Nyitra, poste al Ĉeĥoslovakio, fine al Slovakio. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš.

Popolkanto[redakti | redakti fonton]

Pri tiu vilaĝo ĉiuj hungaroj aŭdis, ĉar Zoltán Kodály ankaŭ tie kolektis popolkantojn. El ili estis fama "Sub la montoj de Csitár". Tiu kanto troviĝas en la fundamentaj lernolibroj kaj ĉiuj hungaroj kantis ĝin. En 2005 oni metis memortabulon en la vilaĝo pri la kanto.