Horná Kráľová

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Horná Kráľová, hungare Királyi estas vilaĝo en Slovakio, en regiono Nitra, en Distrikto Šaľa.

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo. Šaľa troviĝas 7 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1113 okazis la unua skriba mencio, tiam la kampoj apartenis al abatejo. En 1910 loĝis en la vilaĝo 1441 da homoj (hungaroj en majoritato, slovakoj en minoritato). Ĝis 1920 la vilaĝo apartenis al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Vágsellye. Poste la vilaĝo apartenis al Ĉeĥoslovakio, ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 la komunumo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito multe da hungaroj estis deportitaj al Sudetoj. La restaĵo iĝis senrajta laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 1916 da homoj, (1555 slovakoj kaj 346 hungaroj).