Úľany nad Žitavou

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Úľany nad Žitavou, hungare Zsitvafödémes estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Nové Zámky. La slovaka historia nomo estis Fedymeš nad Žitavou.

Úľany nad Žitavou situas en la 4-a regiono
Úľany nad Žitavou situas en la bluigita distrikto

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas en valo, inter riveroj Žitava kaj Nitra (rivero), laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Šurany-Zlaté Moravce, fervojo Šurany-Levice preteriras. Nové Zámky troviĝas 15 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis loĝata dum la neolitiko. La unua mencio pri la loko devenis el 1224 en formo Fedemus. En 1910 loĝis tie 1289 da homoj (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Nyitra (reĝa departemento), al la distrikto de Érsekújvár. Poste la vilaĝo iĝis parto de Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo retiriĝis al Hungario. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj regionoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj senrajtiĝis laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 1546 da homoj (1535 slovakoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]