Čaka

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Čaka, hungare Cseke estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Levice.

Ne miskomprenu kun vilaĝo Čata situanta en la sama distrikto!

Čaka situas en la plej griza regiono
Panoramo al Čaka

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas en valo de rojo, laŭ ĉefvojoj Nové Zámky-Šahy. Levice troviĝas 34 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis loĝata dum la neolitiko kaj bronzepoko, poste alvenis kvadoj. La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1287 en formo "Cheke". En la 16-a jarcento la turkoj ofte rabis en la vilaĝo, sekve ĝi senhomiĝis, poste en 1553 refondiĝis. La kampoj longe apartenis al ĉefepiskopejo de Esztergom. En 1910 loĝis tie 917 da homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Bars, al distrikto de Verebély, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝoj rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj estis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 931 da homoj (920 slovakoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • baroka katolika preĝejo de 1769, en 1823 pligrandiĝis
  • subĉiela teatro
  • monumento kaj memorĉambro pri Martin Čulen