Veľké Chyndice

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Veľké Chyndice, hungare Nagyhind estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Nitra. Veľké kaj Nagy signifas: granda. La hungaroj uzisla nomon ankaŭ Alsóhind (=Suba Hind).

Veľké Chyndice situas en la plej griza distrikto

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, Žitava preterfluas, laŭ traira flankovojo. Nitra (urbo) troviĝas 17 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1234. Dum la historio formiĝis 2 vilaĝoj Granda kaj Malgranda Hind. En 1910 loĝis tie 406 da homoj, (hungaroj en majoritato, slovakoj en minoritato). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Nyitra, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Tiu vilaĝo situis ĉe la nova landolimo, ĉe la hungara flanko. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 350 da homoj, (260 slovakoj, 87 hungaroj).