Veľké Zálužie

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Veľké Zálužie, hungare Nyitraújlak estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Nitra.

Veľké Zálužie situas en la plej griza distrikto
Blazono de Veľké Zálužie

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur mildaj deklivoj, laŭ ĉefvojo Bratislavo-Nitra, la lasta troviĝas 10 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la hungaroj la loko apartenis al Grandmoravia Regno. La unua mencio devenis el 1261 en formo "terra Wylak" (=nova loĝejo). Komence de la 14-a jarcento la kampoj apartenis al kvazaŭreĝo Mateo Csák (ĉAk), poste al la reĝo. La paroĥo fondiĝis en 1332. Ludoviko la 2-a donacis al la vilaĝo rangon kampurbo kun doganrajto en 1526. Iom poste grava lernejo, ekde 1752 akvomuelejo kaj uzino por biero ekfunkciis. En 1910 loĝis en la vilaĝo 2137 da homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Nyitra (reĝa departemento), al la distrikto de Nyitra. Poste la komunumo iĝis parto de Ĉeĥoslovakio, ekde 1993 de Slovakio. En 2001 loĝis tie 3881 da homoj, (3843 slovakoj).

Vidindaĵo[redakti | redakti fonton]

  • kastelo el la 18-a jarcento, konstruita de familio Forgách (forgAĉ), ekde 1869 apartenis al familio Esterházy, la internaĵo neniiĝis en 1945
  • baroka-klasikisma katolika preĝejo omaĝe al Ĉiuj Sanktuloj el 1769, en 2005 rekonstruita, sub la preĝejo estas entombigitaj familioj Forgách kaj Esterházy

Famulo[redakti | redakti fonton]