Dedinka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dedinka
municipo de Slovakio
Administrado
Poŝtkodo 941 50
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 677  (2021) [+]
Loĝdenso 37 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 4′ N, 18° 25′ O (mapo)48.06472218.421667Koordinatoj: 48° 4′ N, 18° 25′ O (mapo) [+]
Alto 170 m [+]
Areo 18,52 km² (1 852 ha) [+]
Dedinka (Slovakio)
Dedinka (Slovakio)
DEC
Dedinka
Dedinka
Situo de Dedinka

Map

vdr
Dedinka situas en la 4-a regiono
Dedinka situas en la bluigita distrikto

Dedinka, hungare Fajkürt estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Nové Zámky.

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas laŭ traira flankovojo. Nové Zámky troviĝas 22 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis loĝata dum la bronzepoko. La unua mencio pri la loko devenis el 1227 en formo Kurt. En 1311 kvazaŭreĝo Mateo Csák (ĉAk) ekhavis la bienojn. Dum la historio formiĝis 2 vilaĝoj Granda kaj Malgranda Fajkürt, kiuj baldaŭe unuiĝis. En 1910 loĝis tie 740 da homoj (hungaroj en majoritato, slovakoj en minoritato). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Bars, al la distrikto de Verebély. Poste la vilaĝo iĝis parto de Ĉeĥoslovakio. Oni disdonis parcelojn el la grandbieno al la alvenantaj slovakoj. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj senrajtiĝis laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 869 da homoj (852 slovakoj, 12 hungaroj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]