Pribeta

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pribeta, hungare Perbete estas vilaĝo en Slovakio en regiono Nitra, en distrikto Komárno.

Kulturdomo de Pribeta
Malnova domo de Pribeta

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

la vilaĝo situas sur ebenaĵo, fervojo Budapeŝto-Vác-Bratislavo preteriras, laŭ flankovojoj. La plej proksima urbo estas Komárno 24 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis loĝata dum la neolitiko. La unua mencio devenis el 1312 en formo Perbethe. Ĝuste tiam armeo de Mateo Csák [ĉAk] detruis la vilaĝon, ĉar ĝi apartenis al la malamika ĉefepiskopejo de Esztergom. Malgranda fortikaĵo konstruiĝis en la 15-a jarcento, kiun baldaŭe la turkoj detruis kune kun la vilaĝo. La vilaĝo refondiĝis en la 17-a jarcento. En 1910 loĝis 3438 da homoj, (3421 hungaroj). La komunumo ĝis Traktato de Trianon apartenis al Komárom (reĝa departemento), al distrikto de Udvard, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj estis iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. Dum la socialismo kolĥozo formiĝis, kiu ankaŭ nun funkcis en demokrata formo. La loĝantaro okupiĝas pri vinkulturo aŭ laboras en la loka uzino pri mebloj. En 2001 loĝis tie 3137 da homoj, (2403 hungaroj, 713 slovakoj).

Katolika preĝejo de Pribeta

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelkomunumoj[redakti | redakti fonton]