Iža

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Iža
hungare: Izsa
municipo
Celemantia - romia soldata tendaro
Oficiala nomo: Iža
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Nitra
Distrikto Distrikto Komárno
Historia regiono Supra Hungarujo
Konata loko Celemantia
Rivero Danubo
Situo Iža
 - alteco 111 m s. m.
 - koordinatoj 47° 45′ 06″ N 18° 13′ 35″ O / 47.75167 °N, 18.22639 °O / 47.75167; 18.22639 (mapo)
Areo 28,021644 km² (2 802,16 ha)
Loĝantaro 1 700 (31.12.2010)
Denseco 60,67 loĝ./km²
Unua skribmencio 1268
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 946 39
Telefona antaŭkodo +421-35
Aŭtokodoj KN
ISO 3166-2 501174
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Nitra
Situo enkadre de Regiono Nitra
Situo enkadre de Regiono Nitra
Vikimedia Komunejo: Iža
Retpaĝo: www.iza.sk
Portalo pri Slovakio

Iža, hungare Izsa (en ambaŭ lingvoj pron. iĵa) estas vilaĝo en Slovakio en regiono Nitra, en distrikto Komárno.

Luterana preĝejo de Iža

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, laŭ maldekstra bordo de Danubo. Kontraŭe troviĝas Almásfüzitő. La plej proksima urbo estas Komárno 8 km. Apud la vilaĝo kanalo troviĝas.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kalvinana preĝejo de Iža

La vilaĝo estis loĝata dum la neolitiko. La romianoj havis tie fortikaĵon kaj komunumon nomata Celemantia. La unua mencio devenis el 1172 en formo Villa Esu. Tiam vivis vinkulturistoj, poste la vilaĝo apartenis al fortikaĵo de Komárom. La komunumo famiĝis pri fiŝkaptistoj. Dum la turkoj la vilaĝo preskaŭ senhomiĝis. En 1599 hajdukoj de Stefano Bocskay bruldetruis la vilaĝon. Tertremoj okazis en 1763, 1773, 1822, krome estis oftaj inundoj. En 1899 okazis incendio, poste tuj inundo.

En 1910 loĝis en la vilaĝo 2136 da homoj, plejparte hungaroj. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Komárom (reĝa departemento), al distrikto de Udvard, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la parto de la hungaroj estis deportitaj, la restintaj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 1965 okazis granda inundo. Uzino por ŝtrumpoj ekfunkciis en 1991. En 2001 loĝis tie 1589 da homoj (1156 hungaroj kaj 385 slovakoj).

Vilaĝservoj estas dulingvaj infanĝardeno kaj lernejo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Katolika preĝejo de Iža

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Longe tie estis pastro kaj samtempe poeto Károly Döme. En la iama Izsa naskiĝis hungara arkeologo István Járdányi Paulovics.

Ĝemelkomunumo[redakti | redakti fonton]