Hronské Kosihy

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hronské Kosihy, hungare Garamkeszi estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Levice.

Hronské Kosihy situas en la griza regiono

Situo[redakti | redakti fonton]

Hronské Kosihy situas en valo de rojo, laŭ traira flankovojo. Fervojo Levice-Zvolen preteriras. Levice troviĝas 5 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1294 en formo "Kezw". La kampoj apartenis al fortikaĵo de Léva inter 1388-1848. La turkoj okupis la vilaĝon en 1618. En 1910 loĝis tie 804 da homoj (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Bars, al la distrikto de Léva. Poste la vilaĝo iĝis parto de Ĉeĥoslovakio ĝis 1938 kaj de 1945-1993. Inter 1938-1945 ĝi apartenis al Slovakio. Post la 2-a mondmilito la hungaroj senrajtiĝis laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 660 da homoj (651 slovakoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En la iama Garamkeszi naskiĝis advokato Lukács Mácsay.