Lúčnica nad Žitavou

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lúčnica nad Žitavou, hungare Vajkmártonfalva estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Nitra.

Lúčnica nad Žitavou situas en la plej griza distrikto

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas laŭ dekstra bordo de Žitava (kun ponto, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Šurany-Zlaté Moravce. Nitra (urbo) troviĝas 23 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1113. Komence formiĝis 2 vilaĝoj Vajk kaj Zsitvamártonfalva, kiuj fine unuiĝis. En 1910 loĝis en Vajk 684, en Zsitvamártonfalva 293 da homoj, (en ambaŭ slovakoj en majoritato, hungaroj kaj ciganoj en minoritato). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Érsekújvár, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj regionoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 926 da homoj, (910 slovakoj).