Veľké Ripňany

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Veľké Ripňany troviĝas en la plej griza parto

Veľké Ripňany, hungare Nagyrépény [nadjrEpEnj] estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Topoľčany. Ĝis 1899 la oficiala loknomo estis Nagy-Rippény, sed menciiĝis ankaŭ en formo Welke Ripnyán. Ankaŭ proksima vilaĝeto apartenas al la municipo. Veľké kaj nagy signifas: granda.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Veľké Ripňany situas sur ebenaĵo, laŭ rojo, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Nitra-Radošina. Topoľčany troviĝas 15 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La nomo "Répény" estis unue menciita en la jaro 1156 en formo "Ripin". En 1598 la turkoj bruldetruis la vilaĝon. En 1828 vivis tie 467 homoj en 66 domoj, baldaŭe menciiĝis en la vilaĝo jam poŝto kaj hospitalo. En 1910 loĝis en Nagyrépény 1062 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Nagytapolcsány, poste al Ĉeĥoslovakio, inter 1938-1944 kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 loĝis en Veľké Ripňany 2115 homoj, (2092 slovakoj, 8 ĉeĥoj, 6 ciganoj, 2 hungaroj kaj aliaj).

Vidindaĵo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]