Horný Pial

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Horný Pial, hungare Felsőpél, germane Ober-Pill estas malgranda vilaĝo en Slovakio en regiono Nitra, en distrikto Levice. Horný kaj felső signifas supra.

Horný Pial situas en la plej griza distrikto, la ruĝo montras la distriktejon

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas en valo de rojo, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Šurany-Levice. La lasta troviĝas 20 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la loko devenis el 1209, pri la vilaĝo en 1251 en formo "Peel". Inter 1543-1583 la vilaĝo apartenis al Turka Imperio. En 1910 loĝis tie 419 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Bars, al distrikto de Verebély, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 291 da homoj, (152 hungaroj, 137 slovakoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]