Svätoplukovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Svätoplukovo, (svetoplukovo) hungare Salgó estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Nitra. La historia slovaka nomo estis Šalgov.

Svätoplukovo situas en la plej griza distrikto

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas en valo de rojo, laŭ traira flankovojo. La komunumo kontaktiĝas kun Mojmírovce. Nitra (urbo) troviĝas 10 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1386. En 1910 loĝis tie 1127 da homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Nyitra, poste al Ĉeĥoslovakio. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 1286 da homoj, (1242 slovakoj).