Hronovce

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hronovce, hungare Lekér, germane Lecker estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Levice. La slovaka nomo iam estis Čajakovo, kio nun estas vilaĝparto.

Hronovce situas en la griza regiono

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas en valo, laŭ dekstra bordo de Hron kun ponto, laŭ ĉefvojo Nové Zámky-Šahy, laŭ fervojo Šahy-Levice.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis loĝata dum la neolitiko. La unua mencio pri la loko devenis el 1256 en formo Sereful, kiu iĝis Leker en 1293. Ĝuste tiam estis menciita ankaŭ abatejo. En 1910 loĝis tie 760 da homoj (plejparte hungaroj).

Domaša, hungare Garamdamásd[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la loko devenis el 1239 en formo Damas. En 1910 loĝis tie 656 da homoj (plejparte hungaroj).

Vozokany nad Hronom, hungare Garamvezekeny[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la loko devenis el 1240 en formo Vezekyn. En 1910 loĝis tie 760 da homoj (plejparte hungaroj).

Ĝis 1919 la triopo apartenis al Bars, al la distrikto de Léva. Poste la vilaĝo iĝis parto de Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la komunumo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj senrajtiĝis laŭ Dekretoj de Beneš. La 3 vilaĝoj unuiĝis en 1968. En 2001 loĝis tie 1470 da homoj (706 hungaroj, 661 slovakoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En la tiama Garamvezekény naskiĝis hungara kirurgo Sebestény Endre Kovács.