Jur nad Hronom

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jur nad Hronom, hungare Garamszentgyörgy estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Levice.

Jur nad Hronom situas en la plej griza regiono

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Hron, laŭ flankovojoj. Ĉefvojoj Želiezovce-Levice kaj Nové Zámky-Šahy preteriras. Levice troviĝas 10 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis loĝata dum la neolitiko. La unua mencio devenis el 1276 en latina formo "Sanctus Georgius". Kvazaŭreĝo Mateo Csák (ĉAk) tute detruis la vilaĝon en 1312. Post la mezepoko akvomuelejoj funkciis sur la rivero. de Léva inter 1388-1848. La turkoj okupis la vilaĝon en 1618. En 1910 loĝis tie 1267 da homoj (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Bars, al la distrikto de Léva. Poste la vilaĝo iĝis parto de Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la komunumo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj senrajtiĝis laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 935 da homoj (519 slovakoj, 391 hungaroj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]