Gbelce

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gbelce en la blua regiono
Gbelce en la blua distrikto
Preĝejo de Gbelce

Gbelce, hungare Köbölkút estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Nové Zámky.

Situo[redakti | redakti fonton]

la vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Vác-Bratislavo. Štúrovo troviĝas 19 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1233. Post la turka erao alvenis ankaŭ germanoj. La loĝantaro okupiĝis pri agrikulturo, vinkulturo. Faris prosperon la grava fervojo inter la iama kaj funkcianta ĉefurbo Pozsony-Pest post 1850. En 1910 loĝis en la vilaĝo 2021 da homoj, plejparte hungaroj. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Esztergom (reĝa departemento), al distrikto de Párkány, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito multe da hungaroj estis deportitaj. La restaĵo iĝis senrajta laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 2311 da homoj (1718 hungaroj kaj 511 slovakoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Gbelce naskiĝis Vladislav Rostoka, hungardevena grafikisto.