Koniarovce

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Koniarovce, hungare Szomorlovászi [somorlovAsi] estas unuigita malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Topoľčany. La historia slovaka loknomo estis Lovasovce.

Koniarovce troviĝas en la plej griza parto

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Koniarovce situas en valo, laŭ dekstra bordo de Nitra (rivero) (kun ponto, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Topoľčany-Nitra. La vilaĝo kontaktiĝas kun Výčapy-Opatovce kaj Preseľany. Topoľčany troviĝas 14 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Lovászi[redakti | redakti fonton]

La loko estis loĝata jam dum la neolitiko kaj bronzepoko. La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1264 laŭ tiama hungara ortografio "Luaz", poste en 1532 "Lowazy". Tiam la vilaĝanoj estis servistoj respondecaj al ĉevaloj en la reĝa korto. En 1828 vivis tie 275 homoj en 37 domoj. En 1825 kaj en 1894 incendioj okazis.

Szomorfalva[redakti | redakti fonton]

Apuda vilaĝo menciiĝis unuafoje en 1356 en formo "Zamard". La kampoj tiutempe apartenis al familio Szomor [somor].

Unuiĝo[redakti | redakti fonton]

La menciitaj 2 komunumoj unuiĝis en 1903. En 1910 loĝis en Szomorlovászi 481 homoj, (363 slovakoj, 104 hungaroj, 14 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Nagytapolcsány, poste al Ĉeĥoslovakio, inter 1938-1944 kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1942 la judoj deportiĝis. En 2001 loĝis en Koniarovce 635 homoj, (escepte 2 ĉiuj slovakoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]