Kapince

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kapince, hungare Káp estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Nitra.

Kapince situas en la plej griza distrikto

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas en valo de rojo, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Radošina-Nitra. La urbo Nitra troviĝas 21 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1261 pri tiu loko. Dum la historio formiĝis 2 apudaj setlejoj Suba kaj Supra Káp. Ili ne estis memstaraj vilaĝoj en 1910. Ĝis 1919 la setlejoj apartenis al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Galgóc, poste al Ĉeĥoslovakio, fine al Slovakio. En 2001 loĝis tie 184 da homoj, (183 slovakoj).