Ipeľský Sokolec
Ipeľský Sokolec, hungare Ipolyszakállos estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Levice. La historia slovaka nomo estis Sakáloš.

- Areo: 18 km²
- Supermara alteco: 116 m
- Loĝantaro: 860
- Poŝtkodo: 935 75
- Aŭtokodo: LV
- Telefonprefikso: 36
Situo[redakti | redakti fonton]
La vilaĝo situas en valo, laŭ dekstra bordo de Ipeľ, (samtempe laŭ la hungara landolimo), laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Štúrovo-Šahy. Levice troviĝas 30, Šahy 16 km-ojn for.
Historio[redakti | redakti fonton]
La vilaĝo estis loĝata dum la bronzepoko, poste keltoj alvenis. La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1236. En 1910 loĝis tie 1117 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Hont, al distrikto de Vámosmikola, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 862 da homoj (744 hungaroj, 111 slovakoj). Ekde 2008 ambaŭ landoj apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limoj estas senĝene traireblaj, la baraĵo estas nur manko de ponto.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- baroka katolika preĝejo el la 17-a jarcento, en 1884 trakonstruiĝis
- kalvinana preĝejo de 1781, en 1909 pligrandiĝis
- klasikisma luterana preĝejo de 1832, en 1860 renoviĝis, ĉar antaŭ jaro bruliĝis
- malnovaj loĝdomoj
- novklasikisma kastelo de 1888