Malý Cetín

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Malý Cetín, hungare Kiscétény, germane Klein Zetin estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Nitra.

Malý Cetín situas en la plej griza distrikto

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Nitra (rivero), laŭ traira flankovojo. Nitra (urbo) troviĝas 10 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis loĝata dum la bronzepoko kaj ferepoko. Antaŭ la hungaroj slavoj vivis tie. La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1113. En 1910 loĝis tie 254 da homoj, (hungaroj en majoritato, slovakoj en minoritato). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Nyitra, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo situis ĉe la nova landolimo ĉe la slovaka flanko. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 374 da homoj, (341 slovakoj, 31 hungaroj).