Dolný Pial

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dolný Pial, hungare Alsópél, germane Unter-Pill estas vilaĝo en Slovakio en regiono Nitra, en distrikto Levice. Dolný, unter kaj alsó signifas suba.

Dolný Pial situas en la plej griza distrikto, la ruĝo montras la distriktejon

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas en valo de rojo, laŭ flankovojoj. Levice troviĝas 18 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis pri la loko el 1251 en formo "Peel", pri la vilaĝo el 1470. En 1910 loĝis tie 1347 da homoj, (hungaroj en majoritato, slovakoj en minoritato). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Bars, al distrikto de Verebély, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 979 da homoj, (923 slovakoj, 35 hungaroj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]