Lontov
Aspekto
Lontov, hungare Lontó estas malgranda vilaĝeto en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Levice.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 15 km²
- Supermara alteco: 125 m
- Loĝantaro: 710
- Poŝtkodo: 935 75
- Aŭtokodo: LV
- Telefonprefikso: 36
Situo
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo situas en valo de rojo, Ipeľ preterfluas, laŭ traira flankovojo. Levice troviĝas 27 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1236 en formo "Lumptov". En 1552 la turkoj okupis la vilaĝon. En 1910 loĝis tie 822 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Hont, al distrikto de Vámosmikola, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 629 da homoj, (446 hungaroj, 155 slovakoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- baroka katolika preĝejo omaĝe al Sankta Anna de 1742, apude sonorilstablo el lignaĵo
- skulptaĵo pri Johano Nepomuka el la 18-a jarcento
- baroka kastelo de Szentiványi de 1760, nun ruina
- kastelo de Jekelfalussy, nun maljunulejo
- nobeldomo de Szabadhegyi (sabadhedji)
- nobeldomo de Rakovszky (rakovski)
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- en la iama Lontó naskiĝis:
- dana-hungara ĵurnalisto Ivor Kaas
- en la iama Lontó mortis:
- hungara statistikisto József Jekelfalussy
- hungara ministro Pál Rajner