Ivor Kaas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ivor Kaas
Persona informo
Naskiĝo 24-an de januaro 1842 (1842-01-24)
en Lontov
Morto 2-an de decembro 1910 (1910-12-02) (68-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano Albert Kaas
Okupo
Okupo ĵurnalistopolitikisto
vdr

Barono Ivor KAAS, laŭ hungarlingve kutima nomordo Kaas Ivor estis hungara ĵurnalisto, politikisto, membro de Societo Petőfi.

Ivor Kaas naskiĝis la 24-an de januaro 1842 en hungara vilaĝo Lontó (nuntempa Lontov en Slovakio). Li mortis la 2-an de decembro 1910 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ivor Kaas devenis el dana-hungara familio. Li frekventis mezlernejojn en Pozsony kaj Szarvas inter 1853-1859. En 1860 pro politikaĵo li estis kondamnita je malliberejo dum 7 monatoj. Poste li pristudis juron en Pest (urbo). Baldaŭe li estis bankisto en Amsterdamo. En 1866 li hejmenvenis kaj li komencis ĵurnaladi. Post du jaroj li vizitis diversajn aziajn, afrikajn kaj amerikajn landojn. Hejmenveninta li daŭris la ĵurnalistan laboron, sed ekde 1875 kelkfoje li estis elektita deputito parlamenta.

Fontoj[redakti | redakti fonton]