Štefanovičová

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Štefanovičová, hungare Tarány estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Nitra. La oficiala slovaka nomo estis Taráň ĝis 1948, poste nomiĝis pri Samuel Dobroslav Štefanovič.

Štefanovičová situas en la plej griza distrikto

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo. Nitra (urbo) troviĝas 16 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la loko devenis el 1268. En 1910 tiu loko ne estis memstara vilaĝo, eĉ estis 2 apudaj lokoj Suba kaj Supra Tarány. Ĝis 1919 tiu loko apartenis al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Nyitra, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la loko rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Tiu loko situis ĉe la nova landolimo, ĉe la hungara flanko. En 2001 loĝis tie 260 da homoj, (255 slovakoj).